Kataluna Esperanto-Asocio


Novaĵoj

Hejmpaĝo > Nuntempe > Novaĵoj > Komenciĝis katalogado ĉe Grupo Aŭroro

Komenciĝis katalogado ĉe Grupo Aŭroro

Pli ol 300 libroj kaj broŝuroj

Diskonigu

Lundon la 5an de novembro komenciĝis la katalogado de la librokolekto heredita de la Grupo Aŭroro, konsistanta el pli ol 300 libroj kaj broŝuroj, kelkaj el ili centjaraj. Komencis la taskon niaj asocianoj David Ruíz kaj Rubén Fernández. La listo de verkoj estos konsutebla rete ĉe la komuna katalogo de KEA. La plano antaŭvidas, akirinte pli da bretospaco, inkluzivi kolekton de duoblaĵoj pruntepreneblaj de la asocianoj de KEA, tiel ke Aŭroro havu veran bibliotekon kaj ne nur arĥivon.

La esperanta grupo Aŭroro estis fondita en 1949 kaj de tiam agis seninterrompe kiel esperanta fako de la historia barcelona kooperativo La Formiga Martinenca (La Formiko de kvartalo Sant Martí), kio faras ĝin la plej antikva en Barcelono. Laste, tamen, ĝi malaktiviĝis pro la aĝiĝo de la lasta grupano, Adela Gomila, sed de jam unu jaro Kataluna Esperanto-Asocio reaktivigas ĝin por fari la Formikon sia socia sidejo en Barcelono. Ĉi tiun jaron tie okazas la dua kurso lunde, la progresa rondo merkrede, kaj baldaŭ komenciĝos komencanta kurso ankaŭ lunde.





Associació Catalana d'Esperanto / Kataluna Esperanto-Asocio

Hotel d'Entitats Can Guardiola, carrer Cuba, núm. 2, 08030-Barcelona (Països Catalans)
Tel +34 93 716 36 33
Fax +34 93 716 36 33