Kataluna Esperanto-Asocio


Novaĵoj

Hejmpaĝo > Nuntempe > Novaĵoj > Ret-serio subtitolita en Esperanto

Ret-serio subtitolita en Esperanto

Filmita en kataluna gesto-lingvo

Diskonigu

Peixos ("fiŝoj") estas la unua televidserio farita en kataluna gesto-lingvo ; ĝi estas ret-serio de naŭ ĉirkaŭ-dekminutaj ĉapitroj, trovebla en Youtube, jam fininta sian unuan sezonon kaj gajninta la Premion pri Promocio de la Kataluna Gesto-lingvo de 2017. La ret-serio montras la karakterizaĵojn de la surdula komunumo, ĝiajn kutimojn kaj ĝian lingvon per humuro kaj rakonto pri amo kaj mistero. Ĝi estas subtitolita en la kataluna, la hispana, la angla kaj, danke al nia asociano Josep Maria Milla, ankaŭ en Esperanto.

La produktado de Peixos entrenis veran sperton de kunlaborado kaj malapartismo, ĉar ĝin kreis miksa teamo de surduloj kaj aŭdantoj. Peixos estas projekto de Cercle d’Artistes Sords Units (Rondo de Unuigitaj Surdaj Artistoj) aŭ ASU, asocio de surduloj fondita en Barcelono en 1977 sin dediĉanta al kreado de aŭdvidaĵoj en kataluna gesto-lingvo, kaj estas farita sen ia monhelpo publika aŭ privata.





Associació Catalana d'Esperanto / Kataluna Esperanto-Asocio

Hotel d'Entitats Can Guardiola, carrer Cuba, núm. 2, 08030-Barcelona (Països Catalans)
Tel +34 93 716 36 33
Fax +34 93 716 36 33