KEA lanĉas kanalon de Youtube

KEA ĵus kreis propran kanalon en Youtube por diskonigi videojn de siaj agadoj, kaj la unua tie publikigita estas la prelego de Nicola Ruggiero okazinta la 24an de Februaro post la ĝenerala asembleo.

Ĝis nun la asocio publikigis videojn de niaj eventoj sur la retejo de Vilaweb, sed la nova sistemo permesos pli rektan kontrolon de niaj publikigaĵoj. Plia avantaĝo estas, ke per tiu ĉi sistemo la rigardantoj mem povos kontribui subtitolojn al diversaj lingvoj. Al ĝi estas ligita ankaŭ kanalo en Google Fotos.

Alia interesa karakterizo de la kanaloj estas ke ili apartenas ne al persona sed al tiel nomata “marko-konto” de KEA ĉe Google, tiel ke ni povas doni rajton publikigi al diversaj mastrumantoj. Se vi pensas ke vi povas kontribui videojn kaj fotojn de niaj aranĝoj, kontaktu nin en la retpoŝtadreso “retejestro” ĉe nia domajno “esperanto.cat”.