26a Internacia Semajno de la Kulturo kaj Turismo

També en / Ankaŭ en: caCatalan

De la 29a de septembro ĝis la 6a de oktobro okazos la 26a Internacia Semajno de la Kulturo kaj Turismo en la hotelo Best Negresco de Salou.

Kiel kutime, okazos prelegoj, atelieroj, libroservo, koncerto, interkonaj vesperoj, du duontagaj ekskursoj kaj unu tuttaga ekskurso al Sitges.

Jam aliĝis 80, el sufiĉe diversaj landoj, kio faras ĝin ideala ŝanco ekzerci sin al Esperanto.

La aliĝokotizo estas 35€ kaj la kompleta pensiono inter 43 kaj 55€ tage. Ne necesas partopreni la tutan semajnon.

Partopreno estas aparte rekomendinda, ĉar povus esti la lasta okazigo de la Semajno post 26 jaroj, aŭ la lasta okazanta en Katalunio.

Plia informo kaj aliĝilo ĉi tie.