Malfermita aliĝo al la dua kurso

També en / Ankaŭ en: caCatalan

Ĵus malfermiĝis la aliĝoperiodo por la dua kurso de Esperanto en Barcelono. Ĝi komenciĝos la 1-an de oktobro kaj okazos ĉiun lundon en la historia kooperativo La Formiga Martinenca (strato Mallorca, 580), tuj apud stacio Clot, ĝis junio. La provizora horo estas de 6a ĝis 7a kaj duono vespere, kvankam ĝi ankoraŭ varios se tion bezonos plimulto de aliĝintoj.

La kurso, kiun instruos nia asociano Briano Russell, estos senpaga por kotizantaj membroj de Kataluna Esperanto-Asocio. Neasocianoj pagos po 20 eŭrojn trimonate aŭ 60 eŭrojn por la tuta jaro. Eblas tuj asocianiĝi kaj profiti de rabatitaj kursokotizoj (20 eŭroj por pli junaj ol 35 jaroj, 50 eŭroj por pensiuloj kaj senlaboruloj).

Por aliĝi al la dua kurso sendu retmesaĝon al la retpoŝtadreso “briano” ĉe nia domajno “@esperanto.cat”.

Memoru ke ankaŭ la aliĝoperiodo al la komencanta kurso estas malfermita. Skribu al “cursos” ĉe “@esperanto.cat” se vi havas intereson pri la unua kurso.