Malfermita aliĝo al la kongreso de SAT

També en / Ankaŭ en: caCatalan

Ĵus malfermiĝis la aliĝoperiodo por la kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda, la tutmonda asocio de esperantistaj laboristoj kaj maldekstremuloj, kiu okazos en Barcelono de la 4a ĝis la 11a de aŭgusto de 2019. Ĝi estas unu el la mondaj kongresoj pli gravaj el la esperantisma kalendaro. La 92a Kongreso de SAT volas soleni la finon de la Hispana Interna Milito, la 110-jara datreveno de la 9a Universala Kongreso en Barcelono kaj la 100-jara datreveno de la striko de la Kanadana.

Eblas legi plian informon kaj aliĝi en la retpaĝaro de SAT. Ĝis la 15a de januaro la aliĝokotizo estas 20€ por junuloj ĝis-25-jaraj kaj 50€ por pli maljunaj (15 kaj 40€ por SAT-anoj). Por plia informo skribu al la retpoŝtadreso “satbarcelono2019” ĉe Gmail. Se vi estas KEA-anoj kaj bezonas helpon por aliĝi, petu ĝin de la adreso “perado” ĉe nia domajno “@esperanto.cat”.