Nova retejo

Feliĉan jaron 2019! Por soleni la novjariĝon, kaj kiel Epifanian donacon, KEA premieras novan retejon, kiel vi povas jam konstati.

Kial nova retejo?

Ĉar multaj laŭdis la retejon de KEA, kreitan en 2010, komparante ĝin al tiuj de aliaj Esperantaj asocioj, eble surprizos kelkajn, ke ni decidis ĝin ŝanĝi. Tio okazas pro eksteraj kaj internaj kialoj. La ekstera estis, ke la retejo ne adaptis sin al la malgrandaj ekranoj de saĝotelefonoj, kiuj nuntempe konsistigas pli ol duonon el la interreta trafiko. Sed pli gravaj estis la internaj kialoj.

Unue, en ĝia dezajno oni multe pli atentis belecon ol praktikan uzeblecon, ĝis la punkto ke, por publikigi novaĵon en la Agendo, necesis mane alglui HTML-kodon. Kvankam ekstere la retejo ja belis, interne ĝia uzo estis malfacila, ĉar ĝi baziĝis sur la enhavmastrumilo SPIP, kiun uzas preskaŭ nur francoj kaj estas sufiĉe malintuicia. Kiuj plendis pri la malrapida ĝisdatigado de la hejmpaĝo, tiuj devus scii, kiom da tempo postulis verki kaj publikigi artikolon. Plie, la hejmpaĝo estis tre rigide kodigita, kaj malfacilis fari la plej etan ŝanĝon por adapti ĝin al novaj bezonoj. Kiam en 2010 Kataluna Esperantisto fariĝis katalunlingva akademia revuo, oni esperis, ke la retejo anstataŭos ĝin kiel asocia bulteno, sed tion malebligis la ĵus notitaj faktoroj. Eĉ eblas diri, ke la retejo fariĝis botelkolo por la kresko de la asocio. Tial urĝis fari novan. Kaj post la alpreno de tiu decido evidentiĝis pliaj problemoj.

Malgraŭ la refasonado farita en 2010, malantaŭ la kulisoj nia retejo kaj la tuta domajno esperanto.cat, inkluzivante la retpoŝtokontojn kaj Nian Liston, daŭre sidis sur la sama servilo, ie en orienta Usono, kie ni metis ĝin en 2003, kiam KEA kreis sian unuan hejmpaĝon ĉe la domajno esperanto-ct.org. Tiam tiu servilo estis elektita nur pro sia malalta prezo, kaj la servo kiun ni ricevadis respegulis tion: ĝi ne estas ĝisdatigata de post 2006! La rezultoj jam estis videblaj, ekzemple, en la ĝenaj mesaĝoj “ezmlm warning” kiujn ofte sendis la misfunkcianta servilo de Nia Listo. Ĉar ni ne ricevis kontentigan respondon de la servil-mastrumanto, evidentiĝis ke la plej bona solvo estos migrigi la tutan domajnon al pli moderna servilo.

La longa vojo al moderneco

La realigo de la plano estis komplika jam de la komenco, ĉar neniu memoris, kiu entrepreno registris nian domajnon, nek je kies nomo. Kiam fine ni trovis la informon, montriĝis ke la domajno estas pagita ĝis 2026, kio klarigas kial ni ne ricevis fakturojn. Nur tiel ni rehavis kontrolon de nia domajno kaj povis ekplani la migrigon: unue la katalogon, poste la retpoŝtoservilon kaj fine ĉi tiun retejon. Tio postulis unu tutan jaron.

Por ne tro ĝeni vin per longa rakonto, ni tuj saltu al la fino. Nun nia katalogo, nia retpoŝtoservilo kaj nia nova retejo sidas sur tri plej modernaj virtualaj serviloj situantaj en Amsterdamo kaj Frankfurto, kiujn neniu alia uzas krom ni kaj ni tute kontrolas. Dum unu jaro ni pagis al du provizantoj kaj jam estas tempo ŝpari la unuan kaj ĉesigi la malnovan retejon. Ĝia tuta enhavo (preskaŭ mil artikoloj publikigitaj dum la lastaj ok jaroj) estas jam savita kaj migrigita al la nova retejo kaj do ĝi ne plu estas bezona. Tamen, ĉar ĝi ja belis, ni decidis “muzeigi” la malnovaj retejon, kies aspekton oni povos daŭre vidi ĉi tie, per ligilo sur nia hejmpaĝo; tiu kopio havas la tutan antikvan enhavon, sed ne plu eblas aldoni ion ajn.

Ankoraŭ pli interese, dum la migrigo ni malkovris la unuan retejon de KEA kaj decidis muzeigi ankaŭ tiun, tiel ke nun oni povas legi kio aperis sur la hejmpaĝo de KEA inter 2003 kaj 2010. Tiu decido estas iom revolucia, ĉar kutime en Interreto, nova forviŝas malnovan, sed estas jam tempo respekti nian interretan heredaĵon. Ne estas esenca diferenco inter tio ‘tuŝebla’ kaj tio cifereca; kiel ni ne forĵetos librojn el niaj bibliotekoj nur ĉar ili estas malnovaj, nek forbruligos historiajn numerojn de Kataluna Esperantisto, tiel same necesas valorigi nian ciferecan historion. Inter la savitaj dokumentoj troviĝas, ekzemple, la antaŭ-fejsbuka fotoalbumo de KEA, la malnova retejo de Kaj Tiel Plu aŭ la protokoloj de la ĝenerala asembleo de 2008.

Mankoj kaj planoj

Vi rimarkos mankojn en la nuna retejo. Ekzemple, restas reverki kaj modernigi la enhavon de la statikaj paĝoj en la menuoj, kaj krei bonan sistemon de kategorioj por klasifiki novajn kaj malnovajn artikoloj de la retejo, tiel ke ili estu facile foliumeblaj kaj rearanĝeblaj: Gugle-stila serĉo per ŝlosil-vortoj tra la tuta teksto ne ĉiam estas la plej efika maniero trovi ion. Ankaŭ mankas Kataluna Esperantisto, kvankam eblas konsulti la plej novajn numerojn en RACO, pli malnovajn en la muzeigitaj retejoj, kaj la plej antikvajn en la retejo de la Biblioteko Molera aŭ de la Viena Esperanto Muzeo. Fakte, la plej taŭga loko por Kataluna Esperantisto ne estos la hejmpaĝo mem, sed cifereca deponejo simila al la Bitoteko de HEF, kie en la proksima estonteco ni publikigos skanitajn riĉaĵojn de nia biblioteko. Ankaŭ la aspekto de la retejo ne estas finita, kaj eblas multe plibonigi ĝin.

Sed tiuj projektoj kaj la solvo de tiuj mankoj devas atendi tiun de pli urĝaj problemoj. Ekzemple, ni devas jam migrigi la datenbankon de nia membraro el FileMaker al CiviCRM antaŭ ol ĝin ĉesos mastrumi nia asociano Viktoro, kiu baldaŭ finos sian meritplenan respondecon en tiu tasko, sindoneme plenuminte ĝin dum unu jardeko. Kaj pli profunde, publikigante duonbakitan retejon ni volas rimarkigi, ke retejo neniam estas “finita”, sed ĉiam povas kaj devas evolui, adaptante sin al novaj bezonoj kaj preferoj. Tial, ne simple plendu se io mankas, sed estu preta mem kontribui solvon. Ni nun atendas kontribuojn de ĉiuj asocianoj, ĉar nun publikigi artikolon estas tiel facile kiel skribi retmesaĝon. Kaj se vi havas iom da sperto pri WordPress, vi povas ankaŭ helpi al la plibeligado de nia hejmpaĝo. Ne hezitu proponi vin al la retpoŝtadreso “retejestro” ĉe nia domajno “esperanto.cat”.

 

2 Replies to “Nova retejo”