Bibliotekoj

També en / Ankaŭ en: caCatalan

Katalunio ĝuas tre riĉan esperantan bibliotekan heredaĵon, kaj estas hejmo de tri gravaj librokolektaĵoj: la Muzeo de Esperanto de Subirats, la Biblioteko Molera, kaj la Biblioteko-Arĥivo Petro Nuez. La du unuaj estas privataj posedaĵoj, kaj la tria apartenas al Kataluna Esperanto-Asocio. Al ili aldoniĝis la kolektaĵo de la antikva Esperanto-grupo Aŭroro, heredita de KEA en 2018. Dum la Muzeo ĉesis kreski post la morto de ĝia fondinto, la aliaj kolektaĵoj ankoraŭ kreskas, ĉefe per heredaĵoj de forpasintaj esperantistoj.

La riĉeco de tiu ĉi kolekto pli videblas per komparo kun aliaj mondfamaj bibliotekoj. En 2014 Roland Rotsaert, respondeculo de la biblioteko de la Esperantofondaĵo Cesar Vanbiervliet en Kortrejko (Belgio), sendis tutmondan enketon al esperantaj bibliotekoj. Ĉar ne ĉiuj kolektaĵoj havis bonan katalogon, li petis bretomezurojn. La rezultoj estas jenaj:

Urbo Libroj (metroj) Periodaĵoj (metroj) Arĥivo (metroj)
Vieno (Aŭstrio) 300 140 15
Aalen (Germanio) 229 144
Gray (Francio) 230 134
La Chaux-de-Fonds (Svisio) 180 130 140
Rotterdam (Nederlando) 160 110 50
Tokio (Japanio) 175 86 25
Subirats (Katalunio) 100 78 28
Kortrijk (Belgio) 90 95 50
Brazilio (Brazilo) 85 84 19
Zaozhuang (Ĉinio) 78 52 52
Moià (Katalunio) 60 60
Madrido (Hispanio) 15 4

En decembro de 2014 oni lanĉis amasfinancan kampanjon per la retejo Verkami por atingi la kapitalon bezonatan por reordigi la Bibliotekon Petro Nuez. Ties reinaŭguro okazis la 4an de julio de 2015. Profitante de la translokiĝo, estis komencita la klasigado kaj katalogado de la libroj, gazetoj kaj dokumentoj por plifaciligi ties konsulton al interesatoj kaj samtempe konservi en taŭgaj kondiĉoj la bibliografian kaj arĥivan kolekton. Ĝia katalogo, ankoraŭ nefinita, estas unuigita kun tiu de aliaj privataj esperanto-bibliotekoj en Katalunujo: Muzeo de Esperanto en Subirats (MES) kaj Biblioteko Ramon Molera Pedrals en Moià (BRMP). En 2018, la katalogo fariĝis publike konsultebla en la interreta domajno biblioteko.esperanto.cat. Je aŭgusto 2018 ĝi jam enhavas preskaŭ 30 000 bibliografiajn rikordojn. La katalogon enhavas la bibliotek-mastrum-sistemo Koha, kiu estas senĉese ĝisdatigata kaj sidas en servilo posedata, mastrumata kaj kontrolata nur de KEA; Koha estas malferm-koda programo kaj konservas ĉiun bibliografian informon en internacie normigitaj formatoj kiel MARC 21, kio faciligos interŝanĝojn kaj estontan plutenadon.

La kataloga skipo uzas la plej modernajn internaciajn katalog-standardojn (AACR2 + RDA) kaj planas iam rekatalogi la havaĵojn de MES kaj BRMP laŭ ili. Por unuecigi kaj normigi nian kolekton, ni ankaŭ kreas nom-aŭtoritatajn rikordojn, kaj baldaŭ komencos krei tezaŭron de kontrolataj indeksvortoj por precize klasifiki esperantan literaturon laŭ temoj kaj kategorioj. Krome, ni distance disponigas niajn rikordojn al aliaj bibliotekoj per la interreta konekto-normo Z39.50, kaj tiel havas katalogan kunlaboron kun ekzemple Biblioteko Régulo Perez (Madrido) kaj Biblioteko Carlos Domingues (Brazilio); tiel ni ankaŭ ĉerpas rikordojn el ne-esperantaj naciaj katalogoj kiel la svisa (enhavanta la kolekton de Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia, La-Chaux-de-Fonds) aŭ la hungara (enhavanta la Kolektaĵon Fajszi, Budapeŝto), kio rapidigas katalogadon. Tial (kaj kompreneble ĉar ni katalogas en Esperanto) ni celas disvolvi internaciajn katalogajn normojn por esperantistoj-bibliotekistoj, starigi la ĝermon de Esperanta bibliotek-reto kaj meti la bazon por eventuala tutmonda Esperanto-katalogo, mastrumata de kaj por esperantistoj, kiun rolon neniam povos plenumi bibliotekoj enkadritaj en naciaj publikaj retoj kiaj ekzemple la Esperanto-Muzeo en Vieno.