Helpo de Nia Listo

Ĉi tio estas la helpo pri la poŝt-ordonoj por la versio 2.1.20 de la mastrumilo de dissendolistoj «Mailman». Ĉi tiu mesaĝo priskribas la ordonojn kiujn vi povas sendi por ricevi informon pri via abono kaj ŝanĝi viajn abonojn je listoj en la servilo Mailman.
La ordonoj povas esti sendataj en la temkampo aŭ en la enhavo de mesaĝo.

La plimulto de tio priskribata ĉi-sube estas farebla ankaŭ per interreto ĉe:

https://poshto.esperanto.cat/listejo/listinfo

Specife, vi povas uzi la retejon por ricevi vian pasvorton al via abonanta retpoŝtadreso.

La specifaj ordonoj de la listo (subscribe, who, etc) estu sendataj al la adreso *-request de la celata listo. Ekzemple, por la listo «mailman» sendu ilin al la adreso «mailman-request@…».

Pri la priskriboj, la vortoj inter “<>” esprimas DEVIGAJN partojn, dum la vortoj inter “[]” celas NEDEVIGAJN partojn. Ne inkluzivu la krampojn <> aŭ [] kiam vi sendos la ordonojn.

La jenaj ordonoj estas uzeblaj:

confirm <konfirmo-kodo>
Konfirmas agon. La konfirmo-kodo estas bezonata kaj estos sendata en la mesaĝo respondanta la konfirmon.

end
Haltigas pritraktadon de ordonoj. Uzu ĉi tiun ordonon se via retpoŝtilo aŭtomate aldonas subskribon.

help
Montras ĉi tiun helpo-mesaĝon.

info
Montras informon pri tiu ĉi dissendolisto.

lists
Montras liston de la dissendolistoj ĉe tiu ĉi servilo Mailman de GNU.

password [<malnova pasvorto> <nova pasvorto>] [address=<adreso>]
Redonas aŭ ŝanĝas vian pasvorton. Se vi ne donos novan, ĉi tio redonos vian nunan pasvorton. Kun indiko de <malnova pasvorto> kaj <nova pasvorto> vi povos ŝanĝi vian pasvorton. Se vi ne sendos la ordonon el la sama retpoŝtadreso per kiu vi abonis la liston, aldonu la abon-adreson per ‘address=<adreso>‘ (sen krampoj nek citiloj ĉirkaŭ la adreso!). Memoru ke en tiu kazo la respondo ĉiam estas sendata al la abon-adreso.

set ...
Reagordas aŭ montras la agordojn de via abono. Sendu ‘set help‘ (en la angla kaj sen citiloj) por ricevi liston pli detalan de la ŝanĝeblaj agordoj. Sendu ‘set show‘ (en la angla kaj sen citiloj) por vidi viajn nunajn agordojn.

subscribe [pasvorto] [digest|nodigest] [address=<adreso>]
Abonigas vin al ĉi tiu dissendolisto. Vi devos indiki vian pasvorton por malaboni ĝin aŭ ŝanĝi viajn agordojn; se ne indikos, vi ricevos novan aŭtomate kreitan pasvorton. Vi povas periode ricevi memorigon de via pasvorto. La ordonero post la pasvorto povas esti ‘nodigest‘ (sen resumoj) aŭ ‘digest‘ (en resumoj —sen citiloj!). Se vi deziras abonigi retpoŝtadreson malsaman de tiu per kiu vi sendos la ordonon, aldonu la ordoneron ‘address=<adreso>‘ (sen krampoj nek citiloj!).

unsubscribe [pasvorto] [address=<adreso>]
Malabonas la dissendoliston. Se indikita, la pasvorto devos egali vian nunan pasvorton. Se preterita, la malabonanta adreso ricevos konfirmilon. Se vi deziras malaboni adreson malsaman de tiu per kiu vi sendos la ordonon, aldonu la ordoneron ‘address=<adreso>‘ (sen krampoj nek citiloj!).

who pasvorto [address=<adreso>]
Montras la nekaŝitajn abonantojn de ĉi tiu dissendolisto. Ĉi tiu funkcio estas limigita al abonantoj, kaj vi devas prezenti vian pasvorton de abonanto por ricevi la listanaron. Se vi ne sendos la ordonon el la sama retpoŝtadreso per kiu vi abonis la liston, aldonu la abon-adreson per ‘address=<adreso>‘ (sen krampoj nek citiloj ĉirkaŭ la adreso!). Se vi indikis pasvorton de la listestro aŭ la moderiganto de la listo, ankaŭ la kaŝitaj membroj estos montrataj.