ILEI-Cat

També en / Ankaŭ en: caCatalan

Statuto de ILEI-Cat

ILEI-Catalunya (mallonge: ILEI-Cat, prononcata “ilej-kat”) estas faka sekcio de Kataluna Esperanto-Asocio kaj, samtempe, landa sekcio de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj aŭ ILEI, fondita en 1998 kaj akceptita de ILEI en 1999.

Ĝia ĉefa celo estas kunordigi kaj plibonigi instruadon de Esperanto en la Kataluna Landaro. Por tio, ĝi estas komisiita kolekti ĝisdatan informon pri kursoj, instruantoj kaj instruemuloj kaj kontaktigi ilin kun interesatoj kaj lernontoj. Por publikigi vian kurson sur nia retejo aŭ informi nin pri via disponebleco kunlabori instruante klasojn aŭ alimaniere helpante lernantojn de Esperanto, bonvolu plenigi la suban enketon. Per la sama enketo eblas peti aligon al ILEI-Cat. La anoncatajn servojn vi povos fari senpage aŭ kontraŭ monkompenso: vi estas tute libera interkonsenti la kondiĉojn kun la lernemuloj.

Vi ankaŭ povas kontakti nin per la retpoŝtadreso «ileicat» ĉe «hotmail.com».