Kie ni estas?

També en / Ankaŭ en: caCatalan

La leĝa sidejo de KEA estas en Hotel d’Entitats Can Guardiola (Societ-hotelo Can Guardiola), strato Cuba nº 2, 08030-Barcelona. Tien vi povas sendi al ni poŝton sed ne estas oficejo nek deĵorantoj.
Krom tio, okazas neformalaj kunvenoj de asocianoj kaj aliaj esperantistoj ĉie tra la lando. Jen nur kelkaj el ili konataj de ni. (Se vi volas publikigi vian skribu al retejestro.)

Lokaj kunvenoj

  • Barcelona >: ĉiun mardon de 19 ĝis 21h en la trinkejo de la Centre Artesà Tradicionàrius (krom Aŭguste). Adreso: placo Anna Frank sen numero; stacio Fontana (L3). Kontakto: Miquel (retpoŝtadreso «laterreta@laterreta.cat»).
  • Sabadell: ĉiun mardon de 17h ĝis 19h en Centro de Esperanto de Sabadell, strato Papa Pius XI, 130. Kontakto: retpoŝtadreso “sabadell” en nia domajno “@esperanto.cat”.
  • Tarragona: ĉiun ĵaŭdon de 17:30 ĝis 19:30 en Cooperativa Obrera de Tarragona, strato Fortuny, 23. Kontakto: retpoŝtadreso “tarragonaesperanto@gmail.com”.

Tujmesaĝiloj

Telegram
Ekzistas unu grupo por barcelonanoj kaj alia por ĉiuj katalunuj-loĝantaj esperantistoj.

Barcelona

Catalans

Amikumu
Saĝtelefona programo permesanta trovi la plej proksimajn esperantistojn por babili kun ili.
Amikumu-logo.png

Anaro de KEA

Noto: Ĉi tiu mapo nur montras kotizantajn membrojn de KEA kaj sekve ne redonas la tutan nombron de Esperanto-uzantoj en nia teritorio.