Kontakto

També en / Ankaŭ en: caCatalan

La membroj de nia asocio estas disaj tra la tuta Kataluna Landaro kaj ankaŭ eksterlande. Tial, ni devas uzi distancajn komunikilojn por teni kontakton, precipe retpoŝton, kiu estas la komunikilo plej rapida, malmultekosta kaj universala inter ĉiuj generacioj. KEA disponigas retpoŝtadresojn ĉe nia domajno esperanto.cat al asocianoj kaj por eksterajn kontaktojn. En ĉi tiu paĝo vi trovos tiujn utilajn por kontatki nin; por skribi al ni, kompletigu ilin per nia domajno @esperanto.cat.

Por kontakti la membrojn de la estraro, uzu la jenajn retpoŝtadresojn:

  • Prezidanto: prezidanto
  • Vicprezidanto: vicprezidanto
  • Sekretario: sekretario
  • Kasisto: kasisto
  • Ĉiuj antaŭaj plus la cetero de la estraro: estraro

Por specifaj aferoj, vi povas skribi al la jenaj adresoj.

  • Por peti liston de libroj mendeblaj de nia Libroservo, kaj mendi ilin: libroservo
  • Por aboni fremdajn esperantajn revuojn kaj aliĝi al kongresoj: perado
  • Por ĉio koncernanta vian membrokotizon, kontaktadreson, privatajn datenojn ktp: membroservo
  • Por demandoj pri kursoj: cursos
  • Por konsultoj pri la Biblioteko-Arĥivo Petro Nuez: bapn
  • Por kontakti la Centron de Esperanto de Sabadell: sabadell
  • Por kontakti la Grupon Aŭroro de la Formiga Martinenca (Barcelono): auroro
  • Por demandoj kaj proponoj pri la retejo de KEA: retejestro
  • Por peti personan retpoŝtadreson ĉe nia domajno esperanto.cat, kaj peti helpon pri ĝi (nur asocianoj): poshtestro

Retpoŝtaj dissendolistoj

Krom anoncolisto en la kataluna nomata Anuncis, por esperantoparolantoj KEA disponigas ankaŭ retpoŝtan diskutliston, Nia Listo. Ĉiuj, kaj asocianoj kaj neasocianoj, rajtas aboni ĝin en ĉi tiu paĝo aŭ sendante mesaĝon al la retpoŝtadreso nia_listo-subscribe ĉe nia domajno; la temo kaj enhavo ne gravas kaj povas esti malplena. Ankaŭ por malaboni sufiĉas skribi al nia_listo-unsubscribe. Bone legu la uzokondiĉojn kaj privatec-deklaron antaŭ ol aboni. Ne abonu ambaŭ Anuncis kaj Nia Listo, ĉar la poŝto sendata al la unua estas sendata ankaŭ al la dua. Por koni la opciojn de Nia Listo, abonantoj sendu mesaĝon kun temo help al nia_listo-request aŭ legu ĉi tiun paĝon.

Ni povas krei aliajn anonc- kaj diskutlistojn por uzo de asocianoj kaj kunlaborantoj. Por duboj aŭ proponoj pri niaj dissendolistoj, skribu al listestro.

RSS

Laste sed ne balaste, por aŭtomate ricevi niajn novaĵojn en via komputilo aŭ saĝtelefono sen devo konsulti nian retejon nek doni vian retpoŝtadreson, memoru ke vi povas aboni nian kanalon de RSS-novaĵoj. Kiu ajn RSS-legilo (inkluzive la plej komunajn retumilojn) sufiĉos.